Vizitu Forumon

Ruĝroka valo en Yuntai-monto

(GMT+08:00) 2009-06-22 11:48:07

La vidindejo Yuntaishan (Yuntai-monto) situas en Wuxiu-gubernio sub la urbo Jiaozuo de Henan-provinco. Ĝi estas unu el la unuaj mondaj geologiaj parkoj difinitaj de UNESKO. La vidindejo areas proksimume 200 kvadratajn kilometrojn, karakterizata per pejzaĝoj de montvaloj. Aŭtobuse vojaĝumante la vidindejon, turistoj unue atingas ruĝrokan valon, kie purpuras la rokoj distingaj kvazaŭ elhakitaj. La ĉiĉeronino Lu Ziting klarigis:

"La rokoj enhavas grandkvanton da fero kaj aliaj mineraloj. Post longa oksidiĝo, formiĝas feroksido rustiĝkolora. Tial la tuta monto estas purpura."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto