|
|
||
Akompanate de entuziasma bonveniga kanto de ĉiĉerono, mediprotekta akumulatora aŭtobuso portis nin al la rododendra pitoreskejo. Ĉiĉerono fraŭlino Zhang Xiaomei diris:
"La rododendra pitoreskejo situas en la nordokcidenta parto de nia provinco kaj areas je 125,8 kvadrataj kilometroj. La speco de rododendraj floroj nombras 41, ampleksante ĉiujn specojn de la rododendra subgenro."
Jen, la bildeca pejzaĝo jam montriĝas antaŭ turistoj: diversspecaj rododendraj floroj kun malsamaj koloroj, sange ruĝa, lakte blanka, rozete viola kaj pimpa, ĉarme konfuzas la rigardon. Videblas ankaŭ la plej valora speco: "malsamaj floroj el sama rododendra arbo", t.e. el unu rododendra arbo kreskas floroj el pluraj, eĉ 7 specoj. Rigardate el alta loko, ŝajnas, ke la senlima ondanta monteto estus kovrata per kolora tapiŝo, kaj turistoj sin trovus en la maro de rododendraj floroj.
Fraŭlino Guo Biyan el la provinco Fujian diris:
"Tiu maro da rododendraj floroj estas tute sovaĝaj. Mia amiko estas indiĝeno, hieraŭ ni kune ekskursis al la akvofalo Huangguoshu, kaj hodiaŭ li kondukis min ĉi tien por ĝui rododendrajn florojn. En la provinco Yunnan mi iam vidis similajn florojn, kiuj tamen estis plantitaj, sed ĉi tie la floroj havas la sovaĝan belecon, tre ĉarme!"
Kial ĉi tie troviĝas tiel vasta areo de rododendraj arboj? Ĉiĉerono klarigis: unue, la loko kun alta altitudo kaj malalta latitudo ne frostas vintre, nek varmegas somere, sed ĉiam estas varmeta kaj humida, kaj tre taŭgas al kreskado de rododendraj floroj; due, la loko estas dense loĝata de Yi-oj, kaj rododendro estas ilia sankta floro tradicie. Oni diras, kie vivas Yi-oj, tie abundas rododendraj floroj.
Karaj amikoj, nun aŭdiĝas popolkanto de Yi-nacieco titolita "Brilas rododendro en marto". La belaj rododendraj floroj kaj la karakteriza kulturo de Yi-nacieco altiras al si multajn turistojn, tiel ke la rododendra pitoreskejo fariĝis bona loko por la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj aliaj landoj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |