Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis kun Gianfranco Fini

(GMT+08:00) 2009-07-07 08:46:31

La 6-an de julio en Romo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun prezidanto de itala Ĉambro de Reprezentantoj Gianfranco Fini.

Hu Jintao esprimis, ke de la lastaj 5 jaroj post establigo de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio, interfluoj kaj kunlaboroj sur diversaj kampoj estas pli kaj pli profundaj. En la fono de plivastiĝo kaj profundiĝo de internacia financa krizo, disvolvo de reciproke utila kunlaboro inter Ĉinio kaj Italio havas pli gravan realan signifon.

Hu Jintao esprimis, ke interfluo inter leĝdonaj establaĵoj estas la grava konsistiga parto de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio.

En la nomo de itala Ĉambro de Reprezentantoj, Gianfranco Fini varme bonvenigis Hu Jintaon fari viziton al Italio, kaj esprimis, ke li konvinkiĝas, ke la vizito akcelos la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto