La 8-an de julio en L' Aquila, Italio, Pintkunveno de la Grupo 8 publikigis deklaron pri situacio de la monda ekonomio.
La deklaro diras, ke la monda ekonomia situacio ankoraŭ estas neklara, kvankam aperis pozitivaj signoj, tamen restas riskoj minacantaj la ekonomian stabilecon, tial membroj de la Grupo 8 prenos ĉiujn eblajn rimedojn por stimuli konsumadon kaj rekreskigi la ekonomion. La Grupo 8 opinias, ke rimedoj prenitaj por restarigo de la fido de investantoj kaj stimulado de la ekonomio atingis pozitivajn rezultojn, kaj ĝi garantios la daŭrigeblecon de tiuj ĉi rimedoj. La deklaro ankaŭ emfazas, ke la Grupo ne toleros plu la ekziston de imposto-fraŭda azilo.