La 8-an de julio en L' Aquila, Italio, ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo, ĉeestanta al la dialogo de la Grupo 8 kun gvidantoj de evoluantaj landoj en la nomo de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, faris mallongan renkontiĝon kunn meksikia prezidento Felipe Calderon.
Dai Bingguo transdonis al Felipe Calderon koran saluton de prezidanto Hu Jintao. Felipe Calderon esprimis dankon pri tio kaj petis transdoni saluton kaj bondeziron al Hu Jintao. La du flankoj interkonsentis kune klopodi por plifortigi kunlaborojn kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj.