Vizitu Forumon

Dai Bingguo ĉeestis al renkontiĝo de gvidantoj de 5 evoluantaj landoj

(GMT+08:00) 2009-07-09 09:38:28

La 8-an de julio en L' Aquila, Italio, ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo ĉeestis kiel reprezentanto de ĉina ŝtata prezidanto al renkontiĝo kun hinda ĉefministro Manmohan Singh, brazila prezidento Luiz Inacio Lula, sud-afrika prezidento Jacob Zuma kaj meksikia prezidento Felipe Calderon, kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri rezisto kontraŭ la financa krizo, ekonomia administro kaj respondoj al klimata ŝanĝiĝo kaj ne-trandicia sekureca minaco.

Dai Bingguo diris, ke evoluantaj landoj fariĝis plej gravaj suferantoj de la internacia financa krizo pro malforteco de la ekonomia fundamento kaj mem-ripara kapablo. Li diris, ke kiel grandaj evoluantaj landoj Ĉinio, Hindio, Brazilo, Sud-Afriko kaj Meksikio devas solidariĝi por maksimume redukti damaĝon de la financa krizo al evoluantaj landoj, precipe al la plej subevoluantaj; la ĉina registaro opinias, ke oni devas fari kunan klopodon precipe en jenaj flankoj: antaŭenpuŝu respekton de la internacia socio al la rajto de evoluantaj landoj pri memdecido de la ekonomia disvolvo, plene konsideru nacian staton de evoluantaj landoj, kaj garantiu la spacon de disvolva politiko, necesan al evoluantaj landoj; antaŭenpuŝu reformadon de internaciaj sistemoj, ekonomia, financa kaj komerca, pliigu la reprezentecon kaj rajtojn de parolo kaj decidfaro de evoluantaj landoj en internaciaj institucioj; plenumigu al evoluintaj landoj promesojn pri aldono de helpoj, redukto aŭ nuligo de ŝuldoj kaj cedo de teknikoj, kaj efektivigu komunajn opiniojn, atingitajn en la altinivela konferenco de UN pri financa kaj ekonomia krizoj de la mondo kaj iliaj influoj al evoluantaj landoj; antaŭenpuŝu la renovigon de helpaj rimedoj fare de Internacia Mona Fonduso, Monda Banko kaj regionaj disvolvaj bankoj por helpi al evoluantaj landoj stabiligi la financon, kreskigi la ekonomion kaj altigi kapablon de la rezisto kontraŭ krizoj kaj tiun de la ekonomia riparado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto