Vizitu Forumon

Dai Bingguo intervidiĝis kun sud-afrika prezidento Jacob Zuma

(GMT+08:00) 2009-07-09 11:21:58

La 8-an de julio en en L' Aquila, Italio, ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo, ĉeestanta kiel reprezentanto de ĉina ŝtata prezidanto al dialogo de la Grupo 8 kun gvidantoj de evoluantaj landoj, intervidiĝis kun sud-afrika prezidento Jacob Zuma.

Dai Bingguo diris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko estas gravaj evoluantaj landoj; disvolvo de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj Sud-Afriko konformas al fundamentaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj kaj ankaŭ utilas al praktikemaj kunlaboroj de la du landoj kaj eĉ de ĉiuj evoluantaj landoj; la internacia financa krizo alportis gravan influon al la ekonomia disvolvo de diversaj landoj kaj al la popola vivo; la du landoj devas komplete plifortigi la kunlaboron kaj kune rezisti kontraŭ la krizo por komuna disvolviĝo; Ĉinio volas antaŭenpuŝi plu ĉiuflankan praktikeman kunlaboron kun Sud-Afriko en jenaj kampoj:

Unue, plioftigu la politikan kontakton. La du landoj daŭrigu la kontakton inter altranguloj, intensigu la komunikadon pri du-flankaj rilatoj kaj kune atentataj problemoj, kaj subtenu plu unu la alian pri problemoj koncernaj al gravaj propraj interesoj. Bone utiligu la mekanismon de interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter du registaroj kaj regantaj partioj, kune ĝuu spertojn el disvolviĝo kaj akcelu la kunlaboron.

Due, profundigu la komercan kunlaboron. Ĉinio laŭdas Sud-Afrikon pri ĝiaj rimedoj kontraŭ la financa krizo, kaj volas profundigi la kunlaboron kun Sud-Afriko por kune venki la malfacilon kaj redukti negativajn influojn de la financa krizo al la ekonomio de la du landoj.

Trie, riĉigu kulturajn interŝanĝojn. Ĉinio volas akceli plu interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter la du landoj pri kulturo, edukado, gazetaro, sciencoj kaj turismo.

Kvare, plifortigu plurflankajn kunlaborojn. La du landoj utiligu plu la framojn de UN, dialogo de la Grupo 8 kun gvidantoj de evoluantaj landoj, kaj la Grupo 20, plifortigu la kontakton kaj kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj, kune rezistu kontraŭ mondaj defioj, rekreskigu la mondan ekonomion kaj protektu interesojn de evoluantaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto