Vizitu Forumon

Grupo 8 kaj evoluantaj landoj venis en akordon pri 5 punktoj

(GMT+08:00) 2009-07-10 10:59:41

La 9-an de julio en L' Aquila, Italio, okazis dialogo de la Grupo 8 kun gvidantoj de evoluantaj landoj. Diversaj flankoj konsentis plifortigi kunlaboron kaj garantii ekvilibran, justan kaj daŭrigeblan kreskon de la monda ekonomio kaj decidis daŭrigi partnerecon en du jaroj surbaze de egaleco. Al la dialogo ĉeestis evoluantaj landoj Ĉinio, Brazilo, Hindio, Meksikio, Sud-Afriko kaj Egiptio.

Diversaj landoj ĉeestantaj al la dialogo venis en akordon pri 5 temoj: kreskigu postuladon por sana disvolviĝo de la ekonomio; ĉiamaniere subtenu plu entreprenojn venki la krizon; protektu stabilecon de la mona sistemo por eviti ekonomian konkuradon per devaluto; plifortigu socian garantion por eviti damaĝon de ekonomia krizo al labormerkato; kaj reformu la financan sistemon, plifortigu la kontrolon kaj garantiu justecon kaj travideblecon de la internacia ekonomia aktiverco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto