En la nordokcidenta antaŭurbo de Pekino troviĝas 13 maŭzoleoj de imperiestroj de Ming-dinastio (1368—1644). En 2003, la 13 maŭzoleoj estis enskribitaj de UNESKO en la Liston de Mondaj Heredaĵoj. La jaro 2009 estas la 600-jariĝo de la ekkonstruo de maŭzoleo Changling, la unua konstruita tombejo el la 13 maŭzoleoj. Por disvastigi la nacian kulturon kaj konigi la mondan famecon de la 13 maŭzoleoj, oni okazigas de majo ĝis julio la Internacian Turisman Kulturan Festivalon en Changping-urbeto, nordo de Pekino.
1 2 3 4