Vizitu Forumon

Socia ordo de Urumĉio estas efike regata

(GMT+08:00) 2009-09-05 17:36:48
La 2-an kaj la 3-an de septembro en la urbo Urumĉio de Xinjiang okazis la manifestacio de iuj urbanoj pro tio, ke iuj fiuloj pingle pikis senkulpajn popolanojn, pro tio la registaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj koncernaj flankoj efektivigas la rigoran trafikan kontroladon, kaj la 4-an de septembro la situacio estas efike regata.

En la gazetara konferenco okazinta vespere de la 4-a de septembro, vic-urbestro de Urumĉio Zhang Hong konigis, ke lastatempe iuj fiuloj pingle pikis senkulpajn popolanojn, tio kaŭzis la manifestacion de popolamasoj. Ĝis la 3-a de septembro 14 vunditoj enhospitaliĝis kaj mortis 5 homoj.

Koncerna respondeculo montris, ke tio estas daŭro de la julio-5-a evento de Urumĉio, kaj estis organizita de en- kaj ekster-landaj secesiaj fortoj, celante detrui la naciecan solidarecon kaj la socian ordon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto