Vizitu Forumon

Urumĉia socia ordo iompostiome renormaliĝas

(GMT+08:00) 2009-09-07 10:05:40

La 5-an de septembro, Zhu Hailun, nova sekretario de la partia komitato de Urumĉio, esprimis, ke ni devas konduki diversnaciecajn kadrojn protekti la socian stabilecon en la tuta urbo, starigi socian medion kun sekureco kaj stabileco por la diversnaciecaj urbanoj, kaj laŭleĝe severe puni krimulojn en la "julio-kvina" evento kaj en la kazoj, en kiuj krimuloj pingle pikis popolanojn.

Por laŭleĝe severe bati krimadon, kiu celas perpingle ofendi popolanojn, la 6-an de septembro koncernaj fakoj de Urumĉio kune publikigis anoncon, ke laŭ kriminala leĝo ili ellaboris punajn preskribojn por tiuj, kiuj pikis senpekajn popolanojn per pinglo aŭ alia pikilo.

Cetere, por reale protekti la socian stabilecon en Urumĉio, la registaro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono elsendis laboran grupon kun preskaŭ 8 000 laborantoj en diversajn komunumojn, por ke ili laboru inter popolanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto