Vizitu Forumon

Socia ordo de Urumĉio renormaliĝas tago post tago

(GMT+08:00) 2009-09-10 10:20:28

En la lastaj tagoj, armitaj policanoj garnizonantaj en Xinjiang bone faris laborojn, kiaj gardostaro, patrolado kaj regado de trafiko, por ke la socia ordo de Urumĉio renormaliĝu; krom tio, ili donis grandan energion por propagandi la pristabilajn politikon kaj rimedojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la aŭtonoma regiono kaj trankviligi popolanojn. Pro la kompreno kaj subteno de la urbanoj, la socia ordo de Urumĉio renormaliĝas tago post tago.

La 9-an de septembro, sur ĉefaj stratoj en Urumĉio raportisto vidis, ke la trafik-regado jam seniĝis, sed ĉe vojkruciĝoj deĵoras ankoraŭ multaj armitaj policanoj. Sur stratoj en Urumĉio videblas sloganoj: "Stabilo estas feliĉa, tumulto estas malfeliĉa", "Laŭleĝe severe bati krimadon de pinglopikado ofendanta popolanojn", kaj figuroj de policanoj, kiuj gardostaras kaj patrolas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto