Vizitu Forumon

Ardas turisma vojaĝo de urbanoj de Urumĉio

(GMT+08:00) 2009-09-20 16:57:07
Sekve de proksimiĝo de longa ferio por la Nacia Tago, la 1-a de oktobro, rimarkinde pliiĝas la nombro de urbanoj de Urumĉio, kiuj volas vojaĝi al la provinco Hainan kaj urboj Suzhou, Hangzhou, Qingdao, Dalian kaj aliaj lokoj. Alvenas la ora aŭtuno, kaj eksteraj turismaj karavanoj preferas "vojaĝon al vizitindejoj de norda parto de Xinjiang".

Laŭ informo el turismaj servoj, de la lastaj tagoj, pli kaj pli multiĝas urbanoj de Urumĉio, kiuj intencas vojaĝi al aliaj landpartoj. Koncernaj personoj analizis, ke tiu vojaĝa varmo eble daŭros ĝis fino de la longa ferio por la Nacia Tago.

Ankaŭ Xinjiang allogas nemalmulte da eksteraj turistoj. Ĉar la socia ordo de Xinjiang ĝenerale restariĝis, tial ekpliiĝis la nombro de eksteraj turismaj karavanoj, kiuj vojaĝas al la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto