La 12-an de oktobro, la mezklasa popola juĝejo de Urumĉio, ĉefurbo de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, faris publikan juĝadon al 7 akuzitoj de la tri gravaj kriminalaj kazoj en la perforta krima evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado okazinta en Urumĉio la 5-an de julio ĉijare, kaj lokale proklamis la verdikton de la unua instanco, nome, 6 el ili estis kondamnitaj al la morto, kaj unu kondamnita al la dumviva malliberigo.
Fakuloj diris, ke la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de ĉiuj akuzitoj estas laŭleĝe garantiataj en la juĝado.