Vizitu Forumon

Ĉinaj neregistaraj organizoj apelacias al tuta socio pritrakti klimatan ŝanĝiĝon

(GMT+08:00) 2009-10-31 17:42:57

La 31-an de oktobro okazis en Pekino jarkunveno pri daŭrigebla disvolviĝo iniciatita de ĉinaj mediprotektaj neregistaraj organizoj. Proksimume 300 tiaj organizoj de Ĉinio apelaciis en la jarkunveno, ke la tuta socio surportu al si respondecon, malrapidigu tendencon de klimata varmiĝo kaj pritraktu problemojn de klimata ŝanĝiĝo per realaj agoj.

La jarkunveno publikigis komunan iniciaton, proponante, ke la registaro grandigu fortecon kaj paŝon de media protektado; entreprenoj senĉese akcelu pripurajn teknikojn, ekipaĵojn kaj produktaĵojn, kaj uzu puran energion; ĉiuj familioj kaj civiluloj forlasu luksan konsumadon kaj strebu al enerniŝparado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto