Vizitu Forumon

Gvidantoj de Usono kaj EU promesis plifortigi kunlaboron kontraŭ klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2009-11-04 18:42:25

La 3-an de novembro en Vaŝingtono okazis pintkunveno de Usono kaj Eŭropa Unio, en kiu la ĉeestantoj promesis plifortigi kunlaboron kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo por ke la konferenco de UN pri la klimata ŝanĝiĝo, okazonta decembre en Kopenhago, pasigu kompletan interkonsenton.

Usona prezidento Barack Obama diris post la pintkunveno, ke li kaj gvidantoj de Eŭropa Unio unuanime opinias, ke la du flankoj devas duobligi la penojn en la venontaj kelkaj semajnoj por ke la konferenco de UN starigu la framon rezistantan kontraŭ potenciala ekokatastrofo.

La gvidantoj diris en la komuna deklaro, publikigita post la kunveno, ke la du flankoj klopodos por ke la konferenco de UN atingu interkonsenton, kiu kondukos la mondon al la vojo de la malaltkarbona ekonomia kresko kaj disvolviĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto