Vizitu Forumon

Esence diferencas devoj de landoj evoluantaj kaj evoluintaj en redukto de forcejgasa ellaso

(GMT+08:00) 2009-11-05 17:49:08

La 5-an de novembro en Pekino, Ma Zhaoxu, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke pri redukto de ellaso de forceja gaso esence diferencas devoj de landoj evoluantaj kaj evoluintaj. Evoluintaj landoj kun historia respondeco pri problemo de klimata ŝanĝiĝo devas la unuaj grandkvante redukti ellason de forceja gaso kaj liveri al evoluantaj landoj kapitalon kaj teknikojn. En tia antaŭkondiĉo, evoluantaj landoj alprenu taŭgan tiurilatan agadon kadre de daŭrigebla disvolviĝo. Tio estas kaj la komuna kono de la internacia socio kaj la kerno de "Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto