La 9-an de novembro, Elizabeth Bagley, speciala reprezentanto de la usona Ŝtata Departemento por Tutmonda Partnereco, diris, ke la partopreno de Usono en la Ŝanhaja Monda Foiro estas atesto de la stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.
Tiutage en kunveno de la Ŝtata Departemento pri la partopreno de Usono en la Ŝanhaja Monda Foiro Elizabeth Bagley diris, ke Ĉinio donas tre grandan subtenon al la usona partopreno en la Monda Foiro, kaj la usona partopreno mem estas la "tre grava atesto" de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio kaj la "komerca diplomatio" en bona disvolviĝo.