Vizitu Forumon

Obama: Usono pli multe partoprenos en aziaj aferoj

(GMT+08:00) 2009-11-14 17:07:12

Antaŭtagmeze de la 14-a de novembro en Tokio, faranta viziton en Japanio usona prezidento Barack Obama donis prelegon, unuafoje eksplikis ĉiuflanke usonan politikon pri Azio kaj esprimis, ke Usono pli multe partenos en aziaj aferoj.

Barack Obama diris, ke por trakti kontraŭterorisman problemon, sekurecon de energioj, klimatan ŝanĝiĝon kaj aliajn tutmondajn problemojn, Usono pluapaŝe solidigos la rilatojn kun Japanio, Korea Respubliko, Aŭstralio kaj aliaj azi-pacifikaj aliancaj landoj kaj establos la novajn partnerajn rilatojn kun pli da azi-pacifikaj landoj.

Pri la rilatoj kun Ĉinio, Barack Obama diris, ke "praktika kunlaboro" inter Usono kaj Ĉinio en komune atentataj problemoj estas tre grava, la kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio estas utila al la du flankoj, tial Usono ne intencas bremsi Ĉinion, Usono bonvenigas al Ĉinio ludi pli grandan rolon en la monda scenejo.

Pri la klimata ŝanĝiĝo, Barack Obama diris, ke Usono portos propran devon, inkluzive de akcelo de sukcesigo de konferenco pri klimata ŝanĝiĝo, okazonta en decembro en Kopenhago. Sed samtempe li emfazis, ke ĉiuj landoj devas porti devon, ankaŭ evoluantaj landoj devas fari kontribuon por redukti ellasan kvanton de forceja gaso.

Pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo, Barack Obama diris, ke Usono volas liveri al Koreio "diferencan estontecon", por ke Koreio eligu sin el izola situacio kaj gajnu pli bonan ekonomian disvolvon. Sed la premiso estas, ke Koreio revenu al la 6-flanka interparolo, plenumu sian internacian devon, revenu al "Trakto pri Neplivastigo de Nukleaj Armiloj" kaj realigu ĉiuflankan kaj ekzameneblan sennukleigon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto