Vizitu Forumon

Yang Jiechi intervidiĝis kun Hillary Clinton

(GMT+08:00) 2009-11-14 17:12:52

La 14-an de novembro en Singapuro, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi intervidiĝis kun usona ŝtata sekretariino Hillary Clinton. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, vizito de usona prezidento Barack Obama al Ĉinio kaj aliaj komune atentataj internaciaj, regionaj kaj tutmondaj problemoj.

Yang Jiechi esprimis, ke en la nova periodo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono havas bonan komencon. La du flankoj realigos plu fruktojn, gajnitajn de dulandaj altrangaj kontaktiĝoj en la kuranta jaro kaj pluapaŝe solidigos la bazon de disvolvo de la dulandaj rilatoj. Li montris, ke invitite de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, baldaŭ Barack Obama faros unuafojan ŝtatan viziton al Ĉinio. Ĉi tiu vizito havas gravan signifon al disvolvo de la dulandaj rilatoj en la nova periodo.

Hillary Clinton esprimis, ke la ŝtata vizito de Barack Obama al Ĉinio havas mejloŝtonan signifon al la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto