Vizitu Forumon

Okazis ĉina-usona rondtabla kunveno pri purecaj energioj

(GMT+08:00) 2009-11-16 19:55:36

La 16-an de novembro en Pekino okazis ĉina-usona rondtabla kunveno pri purecaj energioj. Ĝi estas unu el gravaj aranĝoj dum la vizito de usona prezidento Barack Obama en Ĉinio.

Liu Qi, direktoro de la ĉina Ŝtata Administracio pri Energio, diris en la kunveno, ke Ĉinio kaj Usono jam subskribis framan dokumenton rilate al 10-jara kunlaboro pri energio kaj medio, kaj kelkfoje okazigis dialogon pri energipolitiko kaj forumon pri petrolo kaj gaso; ĉi-jare la du landoj fondis komunan esplorcentron pri purecaj energioj.

Usona komerca sekretario Gary Faye Locke diris en la kunveno, ke teknologio de purecaj energioj estas la vojo daŭre kreskigi la ekonomion kaj respondi al katastrofa influo el la klimata ŝanĝiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto