Vizitu Forumon

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faros interparolon kun usona prezidento Obama

(GMT+08:00) 2009-11-17 09:57:43

Antaŭtagmeze de la 17-a de novembro en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faros interparolon kun usona prezidento Obama, kiu vizitas en Ĉinio.

Antaŭ la interparolo, Hu Jintao okazigos bonvenigan ceremonion por Obamo en la norda salono de la Popola Halo. Post la interparolo, la du ŝtatestroj kune intervidiĝos kun en- kaj ekster-landaj raportistoj.

Posttagmeze, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, intervidiĝos kun Obama. Obama vizitos la Imperiestran Palacon.

Vespere, Hu Jintao okazigos bonvenigan bankedon por Obama.

Nokte de la 15-a de novembro Obama atingis Ŝanhajon kaj komencis sian 4-tagan ŝtataferan viziton al Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto