Vizitu Forumon

Hu Jintao faris oficialan interparolon kun usona prezidento Obama

(GMT+08:00) 2009-11-17 15:43:19

Antaŭtagmeze de la 17-a de novembro en la Popola Halo de Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris oficialan interparolon kun usona prezidento Obama, kiu vizitas en Ĉinio.

Tio estas la tria renkontiĝo de la du ŝtatestroj post tiu aprile en Londono kaj tiu septembre en Nov-Jorko.

Hu Jintao esprimis, ke li ĵus faris tre bonan interparolon kun prezidento Obama en malgranda sfero, kaj la du flankoj atingis gravan komunkonon en multaj flankoj. Kaj li volas en pli granda sfero fari profundan interparolon pri disvolvo de la rilatoj de la du flankoj kaj gravaj problemoj internaciaj kaj regionaj.

Obama esprimis, ke la vizito al Ĉinio iras tre ĝojige, la interparolo en la malgranda sfero estas riĉa je konstruivo. Usono kaj Ĉinio havas multajn komunajn interesojn. La usona popolo havas grandan intereson plifortigi rilatojn kun Ĉinio, intensigi interfluon kaj interkomprenon de la dulandaj popoloj, akceli dulandan kunlaboron en pli granda sfero, inkluzive de problemoj ekonomia, sekureca kaj aliaj tutglobaj, ĉar tio konformas kaj al la dulandaj interesoj kaj al tiuj de la tuta mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto