Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Usono publikigis komunan deklaron

(GMT+08:00) 2009-11-17 17:46:55

La 17-an de novembro en Pekino Ĉinio kaj Usono publikigis komunan deklaron. En la deklaro la du flankoj esprimis, ke ili volas preni plurajn rimedojn por nutri kaj profundigi strategian interfidon; Usono reasertas, ke ĝi sekvos plu la politikon pri unu Ĉinio, kaj bonvenigas pacan disvolviĝon de la rilatoj inter du bordoj de la markolo Taiwan. En la deklaro kolektiĝis multaj komunaj interkonsentoj de la du flankoj pri ekonomia kunlaboro, revigligo de la tuta mondo, regionaj kaj mondaj defioj, klimata ŝanĝiĝo, energio kaj medio.

La du flankoj emfazas en la deklaro, ke diversaj landoj kaj popoloj rajtas elekti propran disvolvan vojon; diversaj landoj devas reciproke respekti elekton de la disvolva vojo; la du flankoj volas trakti diverĝon pri la homaj rajtoj inter si laŭ la spirito de egaleco kaj reciproka respekto; Usono reasertas, ke ĝi bonvenigas Ĉinion, kiu estas potenca, prospera, sukcesa, ludas pli grandan rolon en internaciaj aferoj.

Laŭ la komuna deklaro la du flankoj garantios longtempan, sanan kaj stabilan disvolviĝon de la interrilatoj, kaj pro tio la du flankoj daŭrigos oftan kontakton inter altranguloj, ludos plu la rolon de la dialogo pri strategio kaj ekonomio, komencos dialogon pri homporta spacflugo kaj spaciala esploro, prenos konkretajn rimedojn por antaŭenpuŝi daŭran kaj firman disvolviĝon de la rilatoj inter la du armeoj kaj profundigi la kunlaboron pri batalo kontraŭ terorismo surbaze de egaleco kaj reciproka utilo, kaj startigos la partnerecon pri regenegeblaj energioj. La du flankoj ankaŭ plifortigos interŝanĝon pri homaj sciencoj, sendos unu al la alia pli da studentoj. La du flankoj konsentas plifortigi kunlaborojn pri agrikulturo, sano, manĝaĵa sekureco kaj aliaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto