Vizitu Forumon

Arba Animo

(GMT+08:00) 2009-11-17 18:38:28

Ĉinio posedas vastan teron kaj riĉan verdan resurson. Abundas la specioj de arboj etendiĝantaj tra ŝanĝiĝoj de la mondo. La arboj kiel la historia atesto jam fariĝis gravaj turismaj vidaĵ-objektoj. Hodiaǔ ni kune sekvu sinjoron Wu Xinyuan traumi antikvajn kaj famajn arbojn en Qingdao-regiono, ne ĉeloke sed en libro.

Wu Xinyuan estas profesoro de la Partia Instituto de Qingdao. Li donis klarigon pri la arboj antikvaj kaj famaj:

"Temas pri la arboj super 100 jaroj kaj la arboj, malgraǔ la aĝoj, rilataj al famaj homoj kaj anekdotoj aǔ legendoj".

En 2006, li aperigis sian albumon pri arboj kaj aldonis versojn, poemojn, eseojn, artikolojn de famuloj. Li titolis la libron Arba Animo. Sur la kovrilo de la libro estas presita nigrblanka foto de ulmego kun dika trunko kaj obstinaj branĉoj. La arbo kvazaǔ grandaĝulo rakontus historian legendon.

La fotita ulmarbo troviĝas en Taiqing-templo sur Laoshan-monto, jam 1 100 jarojn aĝa. La arba trunko oblikvas kiel serpentuma drako, kun abundaj branĉoj kaj ombro de 800 kvadrataj metroj. Apud la arbo estas ŝtonego kun gravuritaj ideogramoj "Ŝtono renkontas feon", kiuj rakontas anekdoton de Laoshan-bonzo, kiu, neĝmatene, renkontis arĝentharulon sub la ulmego. Ambaǔ reciprokis la salutojn kaj preteriris. Subite, la bonzo ekdubis, de kie venis la maljunulo al tiom profunda kaj kalva monto? Kun la dubo li turnis sin por pridemandi, tamen restis nur piedspuroj sur neĝkavo sub la arbo. Do la bonzo konscis, ke la maljunulo ja estas feiĝulo de la ulmego. Turistoj al Laoshan-monto povas vidi la drakkapan ulmegon, kiu atestas la miljaran historion de Taiqing-templo. Wu Xinyuan diris:

"Iuj opinias, ke Qingdao estas urbo sen historio. Tamen Taiqing-templo konstruita antaǔ 2 mil jaroj atestas la historion de taoismo en Qingdao. Nur tio, ke Qingdao neniam estis centro de politiko kaj regpotenco en la ĉina historio, sed ŝajnas neĉeftajda stilo."

Sinjoro Wu Xinyuan aperigis 150 distingiĝajn artajn fotojn de 75 specoj de antikvaj kaj famaj arboj sur kaj kompletigis la libron per pli ol 300 peomoj, eseoj kaj artikoloj por konigi la arbojn el multaj flankoj,ekzemple, estas paragrafeto en la konigo pri ĉenomelarbo en Huayan-templo de Qingdao: la frukto de ĉenomelo medicine funkcias, plej efikas en kuraco de kramfo. Kiam oni kramfas, oni kriu "ĉenomelon" aǔ skribu "ĉenomelon" sur la kramfejo, tuj ĉesis la konvulsio. Neklarigebla estas la principo!

En Qingdao, turistoj plej multe vidas soforojn starantajn ĉe la stratoj kaj vojoj. Soforo estas unu el la kvin popularaj arbspecioj de Qingdao, transplantita de germanoj antaǔ pli ol cent jaroj. La urbanoj, superintaj kvardek jarojn, kunportas la infanecan memoron: plektinte soforan foliotigon, petolemaj infanoj murmuras "foliiĝi printempe, flori somere, foliofali aǔtune kaj tignudiĝi vintre", samtempe senfoliigas la tigon. Tio estas knaba ĵaluzo. Kiam venas la sezono por florado de la soforoj, aromas la tuta urbo. La soforfloraĵoj estas apetitdonaj kaj la ĝuindaj por popolanoj en eksomeriĝo. Lastajn jarojn, iuj stelnivelaj restoracioj aperigis "soforfloraĵan bankedon" kiu sekvas la furoron revenigi la naturon, estas vaste ŝatata.

Por rememorigi la pasintecon, eble, la fotoj en la libro estas tute nigrblankaj. Pri tio, Wu Xinyuan havas sian inteligenton:

"La nigrblanka foto postulas altan fotografian teknikon. Cetere mi fotis la antikvan arbon, elektis la velkintajn branĉojn. La sekaj vergoj bone aludas la ŝanĝiĝojn de la naturo. Nigrblanka foto havas senton animskua."

Vere, tiel impresas la fotoj. Ni donu ekzemplon: Estas antikva soforo en Qufang-vilaĝo de Pingdu-gubernio sub Qingdao. La arbo jam 630-jariĝis. En 1990, ĝin trafis la tondro, kaj estis detranĉita la ĉeftrunko. Tamen surprize, la tondrita arbo estas ankoraǔ plena de vivo, precipe la detranĉejo ekstreme similas al virina genera organo. Sinjoro Wu Xinyuan donis poemeton por prikanti la obstinan vivecon

       Tondro

      mortigis

      la Morton;

      Fulmo

     gravuris

     la vivon.

Lokanoj adore nomas la arbon fulmtondrita soforo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto