Vizitu Forumon

Hu Jintao kaj Barack Obama faris interparolon

(GMT+08:00) 2009-11-17 19:46:25

La 17-an de novembro en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento Barack Obama faris interparolon. La du flankoj unuanime konsentis kune klopodi por konstrui la pozitivajn kunlaborajn kaj ĉiuflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono en la 21-a jarcento kaj alprenos praktikajn agojn por stabile establi la partnerajn rilatojn kontraŭ komunaj defioj.

Hu Jintao diris, ke post ekservado de la usona nova registaro, dank' al komuna klopodado de la du flankoj, komenco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas bona, kaj aperis tendenco de pozitiva disvolvo. La du landoj kune traktis la internacian financan krizon, fortigis duflankajn interfluojn kaj kunlaborojn sur gravaj kampoj, tenis efikajn kontaktiĝojn kaj kunaranĝojn pri multaj internaciaj kaj regionaj varmaj problemoj kaj tutmondaj problemoj kaj malfermis la novan situacion de reciproke utila kunlaboro.

Barack Obama esprimis, ke li konvinkiĝas, ke la potencaj rilatoj partneraj inter Usono kaj Ĉinio utilas ne nur al la du landoj kaj la du popoloj, sed ankaŭ al monda prosperiĝo. Usono kaj Ĉinio havas multajn gravajn komunajn interesojn, disvolvo de kunlaboro inter la du flankoj utilas al la du landoj, ankaŭ al la mondo. Usono volas sur la bazo de progreso de la dulandaj rilatoj en la lastaj 30 jaroj pluapaŝe disvolvi la dulandajn rilatojn, akceli kreskon kaj prosperon de monda ekonomio kaj trakti komune alfrontantajn tutglobajn problemojn.

Hu Jintao elemtis 5 porpledojn pri pluapaŝa akcelo de disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Barack Obama tute konsentis la 5 porpledojn kaj esprimis, ke Usono ne serĉas bremsi Ĉinion kaj bonvenigi potencan, prosperan kaj sukcesan Ĉinion, kiu ludas pli grandan rolon. Usono subtenas al Ĉinio ludi pli gravan rolon en gravaj internaciaj financaj establaĵoj.

Barack Obama emfazis, ke en la taiwan-a problemo, Usono agnoskas kaj respektas ĉinan suverenecon kaj teritorian integrecon, senintencas interveni ĉinajn kernajn interesojn. Usono reasertis la politikon pri unu Ĉinio kaj 3 komunajn anoncojn inter Usono kaj Ĉinio, subtenas al la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo plibonigi la rilatojn.

Pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo, Hu Jintao esprimis, ke Ĉina celo en la problemo estas konstanta kaj klara.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto