Vizitu Forumon

Eksterlandaj amaskomunikiloj alte atentas pintan intervidiĝon inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2009-11-18 10:06:57

De la 15-a ĝis la 18-a de novembro, usona prezidento Barack Obama unuafoje faras ŝtataferan viziton al Ĉinio. En la 17-a de novembro en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao oficiale intervidiĝis kun Barack Obama. Amaskomunikiloj de Usono, Rusio, Francio, Korea Respubliko kaj aliaj landoj alte atentas pri la pinta intervidiĝo kaj opinias, ke la intervidiĝo atingis multajn komunajn konojn rilate al multaj problemoj.

Associated Press de Usono diris, ke dulandaj ŝtatestroj emfazis la senĉese disvolviĝantajn rilatojn kaj kunlaborojn de la du landoj en ekonomio, klimataŝanĝiĝo, energio, irana nuklea problemo kaj nuklea problemo de korea duoninsulo kaj decidis daton de la venontfoja homrajta dialogo inter Ĉinio kaj Usono. Laŭ raporto, la du flankoj reasertis pozitivajn, kunlaborajn kaj ĉiu-flankajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto