Vizitu Forumon

Obama atingis Seulon kaj komencis viziton al Korea Respubliko

(GMT+08:00) 2009-11-19 09:18:45

Vespere de la 18-a de novembro, usona prezidento Barack Obama atingis bazlokon de usona aerarmeo en Osan de Korea Respubliko kaj komencis 2-tagan ŝtata viziton al Korea Respubliko. Ministro pri diplomatio kaj komerco de Korea Respubliko Yu Myung-hwan bonvenigis lin en la flughaveno.

Laŭ informo de prezidentejo de Korea Respubliko, antaŭtagmeze de la 19-a, prezidento Lee Myung-bak interparolos kun Barack Obama kaj interŝanĝos opiniojn pri korea nuklea problemo, liberkomerca interkonsento de Korea Respubliko kaj Usono, pinta konferenco de Grupo 20 en 2010, klimata ŝanĝiĝo kaj komune zorgataj regionaj kaj internaciaj problemoj.

Tio estas la unua vizito de Obama al Korea Respubliko post enoficiĝo kiel usona prezidento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto