La 25-an de novembro en Pekino, ambasadoro Yu Qingtai, speciala intertrakta reprezentanto de la ĉina Eksterafera Ministro pri klimata ŝanĝiĝo, reasertis, ke ŝlosilo de sukceso de la kopenhaga konferenco kuŝas en tio, ke evoluintaj kaj evoluantaj landoj plenumas sian devon.
Yu Qingtai esprimis al en- kaj ekster-landaj raportistoj, ke nuntempe la intertraktado ne akiris prosperon, la kialo estas en tio, ke evoluintaj landoj ne prezentis sufiĉan sinceron. Li esperas, ke evoluintaj landoj transigos sian politikan ĵuron al reala agado. Li samtempe esprimis, ke Ĉinio partoprenos la intertraktadon per sinteno aktiva kaj konstruiva, kaj volos kune kun la internacia socio ludi aktivan kaj konstruivan rolon por akceli sukceson de la kopenhaga konferenco.