Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestos kopenhagan konferencon

(GMT+08:00) 2009-11-26 18:19:46

La 26-an de novembro en Pekino, Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, en gazetara konferenco proklamis, ke ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestos la 15-an konferencon de kontraktintaj landoj ĉe "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj la 5-an konferencon de kontraktintaj landoj ĉe "Kiota Protokolo".

Qin Gang montris, ke klimata ŝanĝiĝo estas tre grava problemo, kune prizorgata de la internacia socio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestos tiun ĉi konferencon, tio sufiĉe montras altan atenton de la ĉina registaro pri tiu ĉi problemo kaj politikan volon por respondi al la problemo kune kun la internacia socio.

Qin Gang emfazis, ke Ĉinio ĉiam alte atentas pri la problemo de klimata ŝanĝiĝo, aktive partoprenas en internacia kunlaboro por respondi al klimata ŝanĝiĝo, persistas pri tio, ke "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo" estas ĉefa kanalo kaj baza framo por respondi al klimata ŝanĝiĝo, kaj persistas pri "principo de komuna sed distinga devo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto