Vizitu Forumon

Klimata konferenco alvokas helpon al evoluantaj landoj

(GMT+08:00) 2009-11-27 09:47:29

La 26-an de novembro en la brazila urbo Manaus okazis Konferenco de Amazonio kaj Francio pri Klimato. Landoj ĉeestantaj al la konferenco publikigis Deklaracion de Manaus. La deklaracio alvokas, ke reduktante propran ellason de forceja gaso, evoluintaj landoj liveru financajn kaj teknikajn helpojn al evoluantaj landoj.

La deklaracio diras, ke ĉiuj evoluintaj landoj devas porti la historian respondecon redukti ellason de forceja gaso almenaŭ je 40% laŭ propono de la interregistara esplorgrupo de UN pri klimata ŝanĝiĝo; krome evoluintaj landoj devas ankaŭ grandmezure pliigi financajn kaj teknikajn helpojn al evoluantaj landoj por ke ili prenu pli fortajn rimedojn kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto