Vizitu Forumon

Finnlando esperas, ke Kopenhaga Klimata Konferenco atingos politikan interkonsenton

(GMT+08:00) 2009-11-28 15:57:10

La 27-an de novembro la finna registaro emfazis en sia bulteno, ke ĝi faros sian plejeblon por ke diversaj flankoj partoprenantaj en la Klimata Konferenco de UN, okazonta decembre en Kopenhago, atingu politikan interkonsenton por preni sufiĉajn agadojn kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

La bulteno diris, ke la klimata ŝanĝiĝo estas unu el la plej grandaj defioj, alfrontataj de la mondo; ĝi alportas katastrofon al la tuta mondo kaj akriĝos plu; se oni ne tuj prenus mondan unuecan agadon, la monda ekologia sistemo difektiĝos, kaj la nutraĵa sekureco kaj daŭrigebla disvolvo minaciĝos.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto