Vizitu Forumon

Pinta konferenco de Brita Konfederacio publikigis deklaracion pri klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2009-11-29 17:45:50

La 28-an de novembro, registaraj gvidantoj de Brita Konfederacio subskribis deklaracion, emfazis, ke diversaj flankoj devas atingi interkonsenton kun leĝa bremso en kopenhaga konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo, okazonta en la venonta monato, kaj praktike liveri al malfacilaj landoj kapitalojn por helpi al ili trakti defion el klimata ŝanĝiĝo.

La deklaracio montras, ke membroj de Brita Konfederacio devas alpreni aktivan agon en la problemo de klimata ŝanĝiĝo, kaj urĝas, ke la kopenhaga konferenco atingu interkonsenton kun internacia leĝa bremso. La deklaracio urĝas ankaŭ, ke publikaj kaj privataj establaĵoj praktike pliigu kapitalan subtenon al evoluantaj landoj antaŭ la jaro 2020, kaj donu helpon al evoluantaj landoj en la flanko de teknika cedo kaj trejno.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, ĉeestanta al la konferenco, urĝis al diversaj landoj altigi agforton en trakto de klimata ŝanĝiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto