Vizitu Forumon

Evoluantaj landoj atingis unuanimecon pri gravaj problemoj en intertraktadoj pri klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2009-11-29 18:06:14

La 28-an de novembro en Pekino, delegitoj el Ĉinio, Hindio, Brazilo, Sud-Afriko kaj prezidanta lando de "Grupo 77" Sudano publikigis manifeston deklarante, ke ĉeestantoj formis unuaniman opinion pri gravaj problemoj en intertraktadoj pri "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo" kaj postulis, ke evoluintaj landoj portu normon pri redukto de ellasa kvanto de forceja gaso en la dua promesa periodo.

La manifesto diras, ke la 27-an kaj la 28-an de novembro en Pekino, delegitoj de Ĉinio, Hindio, Brazilo, Sud-Afriko kaj prezidanta lando de "Grupo 77" Sudano okazigis interkonsiliĝon, interŝanĝis opiniojn kaj kunaranĝis starpunktojn pri problemoj de okazonta kopenhaga konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto