Vizitu Forumon

Fermiĝis pinta konferenco de Brita Konfederacio, 2009

(GMT+08:00) 2009-11-30 16:51:12

La 29-an de novembro en Porto-Hispanio, la ĉefurbo de Trinidado-Tobago, fermiĝis konferenco de registaraj gvidantoj de Brita Konfederacio. Registaraj gvidantoj kaj delegioj el 51 landoj de Brita Konfederacio kaj delegitoj de iuj neregistaraj establaĵoj ĉeestis al la konferenco.

La konferenco publikigis "Porto-Hispanan Komunan Konon pri Klimata Ŝanĝiĝo: Manifeston de Brita Konfederacio pri Klimata Ŝanĝiĝo", emfazis, ke en okazonta kopenhaga konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo, diversaj flankoj devas atingi interkonsenton kun leĝa bremso, ankaŭ evoluintaj landoj devas doni helpon al malfacilaj landoj, precipe kapitalan helpon. La manifesto emfazas, ke diversaj landoj devas porti diferencajn devojn, evoluintaj landoj devas la unua redukti ellasan kvanton de forceja gaso, ankaŭ evoluantaj landoj devas laŭ propraj statoj alpreni praktikajn rimedojn. La manifesto diras, ke por kolekti necesan kapitalon, diversaj flankoj devas frue alpreni novajn plurflankajn rimedojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto