Vizitu Forumon

Klimata varmiĝo pliigos malstabilecon de ĉina nutraĵa provizado

(GMT+08:00) 2009-12-02 16:35:33

Sinjoro Zheng Guoguang, direktoro de la ĉina Ŝtata Meteologia Administracio, diris en sia artikolo, ke pro klimata varmiĝo de la tuta mondo kontinua sekeco en granda sfero fariĝos la plej serioza minaco al la agrikultura produktado de Ĉinio kaj malstabileco de la nutraĵa provizado pliiĝos.

La 1-an de decembro la ĉina Meteologia Ĵurnalo aperigis la artikolon de Zheng Guoguang. La artikolo diris, ke en ĉiu jaro Ĉinio mezkvante perdas 30 miliardojn da kilogramoj de grenoj pro sekeco—ĉirkaŭ 60% de la totala perdo de Ĉinio pro diversaj naturaj katastrofoj. Laŭ esploro, kaŭzite de la tutmonda klimata varmiĝo, la sekeco, kiu daŭris jam pli ol 30 jarojn en la norda regiono de Ĉinio, restos senmildiĝa en la venontaj pli ol 10 jaroj, kaj samtempe pli kaj pli evidentiĝas sezona sekeco en la pluvema suda regiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto