Vizitu Forumon

Hindio deklaris celon pri redukto de ellasa kvanto de forceja gaso de 2020

(GMT+08:00) 2009-12-04 17:12:59

La 3-an de decembro en kunveno de hinda Parlamento, hinda ministro pri medio Jairam Ramesh esprimis, ke en 2020 Hindio realigos la celon redukti 20% ĝis 25% de ellasa kvanto de forceja gaso sur la bazo de tiu en 2005, sed Hindio ne subskribos iun ajn interkonsenton kun leĝa bremsa forto en okazonta kopenhaga konferenco pri klimata ŝanĝiĝo.

Jairam Ramesh esprimis ankaŭ, ke en 2030 Hindio pluapaŝe realigos la celon redukti 37% de ellasa kvanto de forceja gaso sur la bazo de tiu en 2005, sed Hindio bezonas pli da helpo el evoluintaj landoj sur la kampo de teknikoj pri verda energio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto