
Antaŭtagmeze de la 4-a de decembro, inaŭguriĝis la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio, kun la ĉeftemo "Altigu la nivelon de instruado kaj aplikado de Esperanto por servi al konstruado de la harmonia socio". Preskaŭ 300 homoj el diversaj regionoj de Ĉinio kaj ankaŭ esperantistoj el Usono, Hispanio, Francio, Japanio, Irano kaj Mongolio ĉeestis al la inaŭguro. S-ro Yu Tao, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, prezidis la kongreson. S-ro Chen Haosu, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, Guo Xiaoyong, vicestro de Ĉina Internacia Eldoneja Grupo, Tan Zhemin, vicestro de Nankina Universitato kaj aliaj gvidantoj faris salutparolon en la inaŭguro.
Dum la kongreso, estas kunsidoj pri E-komercado, diskonigo de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto, legantoj de El Popola Ĉinio kaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia, demonstra E-kurso tra videofrekvenco sur interreto kaj tiel plu. En ĉifoja kongreso oni elektos novan estraron de Ĉina Esperanto-Ligo.