Vizitu Forumon

Yve De Boer: Kopenhaga Konferenco devas esti turnopunkto

(GMT+08:00) 2009-12-07 09:59:00

La 6-an de decembro en Kopenhago, Yve De Boer, plenuma sekretario de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, diris, ke la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo devas esti la turnopunkto savi la klimatan estontecon.

Tiutage en gazetara konferenco Yve De Boer diris, ke en la venontaj du semajnoj diverslandaj delegacioj devas prezenti fortajn kaj longtempajn rimedojn kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo: unue tuj helpu al evoluantaj landoj preni rapidajn kaj efikajn rimedojn en la konstruado de tekniko kaj kapablo; due promesu redukton de la ellaso, liveru kapitalon al evoluantaj landoj, kaj starigu mekanismon pri liverado de kapitalo; kaj trie prezentu longtempan celon pri la ellaso. Li diris, ke intertraktado pri la klimato daŭris jam 17 jarojn, kaj nun preskaŭ ĉiutage estas lando, kiu anoncas novajn rimedojn kaj agadojn por redukti la ellason, tio estas senprecedenca.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto