Vizitu Forumon

Ĉinio deziras pozitivan frukton al Kopenhaga Konferenco

(GMT+08:00) 2009-12-08 09:42:18
La 7-an de decembro, s-ro Xie Zhenhua, vicestro de la ĉina Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke same kiel aliaj evoluantaj landoj, Ĉinio esperas, ke la Kopenhaga Konferenco akiru pozitivan frukton.

En gazetara konferenco okazinta en la sama tago, s-ro Xie Zhenhua diris, ke post la dujara intertraktado, oni jam povas akiri frukton kun esenca enhavo kaj leĝa brida forto en Kopenhago kaj fine atingi interkonsenton, tio estas ankaŭ la ĝenerala postulo de evoluantaj landoj.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio, Hindio, Brazilo, Sud-Afriko kaj aliaj evoluantaj landoj iniciateme alprenis ellaso-reduktajn rimedojn kaj faris la aktivan kaj konstruivan rolon, por ke la Kopenhaga Konferenco akiru pozitivan frukton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto