Vizitu Forumon

Usona Mediprotekta Agentejo unuafoje rekonis malutilon de forceja gaso

(GMT+08:00) 2009-12-08 09:56:54

La 7-an de decembro la usona Mediprotekta Agentejo tiris la konkludon, ke poluaĵoj de la klimata ŝanĝiĝo endanĝerigas sanon de la publiko kaj la medion. La konkludo signifas, ke Usono faris gravan paŝon sur la vojo redukti la ellason de forceja gaso.

La usona Mediprotekta Agentejo diris, ke pluraj sciencaj atestoj de la klimata ŝanĝiĝo klare montras, ke forceja gaso endanĝerigas la sanon kaj feliĉon de la usona popolo, kaj karbona dioksido kaj aliaj poluaĵoj el fosiliaj fueloj devas esti limigitaj laŭ la leĝo de pura aero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto