Vizitu Forumon

Ĉina reprezentanto: Evoluintaj landoj devas porti historian respondecon

(GMT+08:00) 2009-12-09 10:18:07

La 8-an de decembro en Kopenhago, Su Wei, vicestro de la ĉina delegacio por Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj direktoro de la Sekcio de Ŝtata Komisiono pri Klimata Ŝanĝiĝo, diris, ke evoluintaj landoj devas porti historian respondecon pri rezisto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

Tiutage en gazetara konferenco Su Wei diris, ke reprezentantoj de iuj evoluintaj landoj elmetis en traktado de ĉi-foja konferenco tro altan postulon pri celo de ellaso-redukto de evoluantaj landoj, tio ne konformas al la spirito de koncernaj klaŭzoj de la Kiota Protokolo; por evoluantaj landoj la ĉefa tasko estas disvolvi ekonomion, forigi malriĉecon kaj realigi daŭrigeblan kreskon, tial oni devas konservi la spacon de ellaso-kresko laŭ la principo de komuna, sed distinga devo; evoluintaj landoj devas porti historian respondecon, pliigi la ellaso-redukton, kaj liveri al evoluantaj landoj necesajn monajn kaj teknikajn helpojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto