Vizitu Forumon

Monda Banko: Karbona monkolektado fariĝis bazŝtono de monda karbona merkato

(GMT+08:00) 2009-12-09 10:19:02

La 8-an de decembro en Kopenhago la Monda Banko publikigis raporton. La raporto diras, ke karbona monkolekado jam fariĝis bazŝtono de la monda karbona merkato, tamen ĝi restas nesufiĉa laŭ kapitala skalo kaj taksado de efika rezulto.

Por efektivigi mekanismojn de pureca disvolvo kaj komuna plenumado, difinitajn en la Kiota Protokolo, la Monda Banko praktikas la programon de karbona monkolektado, kaj starigis malsamajn karbonajn fondusojn por ke entreprenoj de evoluintaj landoj aĉetu ellaso-reduktan kvoton de mediprotektaj programoj de evoluantaj aŭ evoluintaj landoj; de la jaro 2000 la totala sumo de la monkolektado jam superis 2,5 miliardojn da usonaj dolaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto