Vizitu Forumon

Sudafrika prezidento apelacias al evoluintaj landoj helpi evoluantajn landojn plenumi ellasoreduktan celon

(GMT+08:00) 2009-12-09 10:54:02

En la 8-a de decembro, sudafrika prezidento Jacob Zuma apelaciis al evoluintaj landoj helpi evoluantajn landojn plenumi ellasoreduktan celon por trakti klimatan ŝanĝiĝon.

En la sama tago en Lusako, ĉefurbo de Zambio, Jacob Zuma, kiu nun faras ŝtataferan viziton en Zambio, esprimis, ke la ĉeftemo de la okazanta Kopenhaga Konferenco devas esti "Kiamaniere montri 'komunajn sed distingajn' respondecojn sub iu pliforta framo pri trakto de klimata ŝanĝiĝo". Sud-Afriko opinias, ke la evoluintaj landoj devas teni koncernan respondecon laŭ sia historia ellasosumo kaj fari detalan ellasoreduktan celon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto