Vizitu Forumon

Evoluintaj landoj ne havas sufiĉan sinceron kaj malhelpas alvenon de la konferenco pri klimata ŝanĝiĝo al konvencio

(GMT+08:00) 2009-12-10 17:14:17

La 10-an de decembro en gazetara konferenco okazinta en Pekino Duan Jielong, estro de la Fako pri Regularo kaj Leĝaro sub la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke pri la kapitala aranĝo evoluintaj landoj ĉiam malfruas kaj ne volas elmeti sinceran proponon, tio estas grava kaŭzo, kiu malhelpas alvenon de la konferenco pri klimata ŝanĝiĝo al konvencio.

Laŭ preskribo de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo", la evoluintaj landoj kaj la evoluantaj portas "komunan sed distingan devon", tio estas, ke la evoluintaj landoj la unuaj reduktas ellason kaj liveras al la evoluantaj landoj subtenon de kapitalo kaj tekniko; dum la evoluantaj landoj, sub la subtenado de kapitalo kaj tekniko far la evoluintaj landoj, alprenas rimedojn por malrapidigi la klimatan ŝanĝiĝon kaj akomodiĝas al ĝi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto