Vizitu Forumon

Oficiale malfermiĝis altranga konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2009-12-16 12:18:47

Vespere de la 15-a de decembro en Kopenhago, oficiale malfermiĝis altranga kunveno de konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo kaj tio markas, ke la klimata konferenco eniras en ŝlosilan periodon por interkonsiliĝado.

En la inaŭgura ceremonio, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon donis salutvortojn.

Ankaŭ danlanda ĉefministro Lars Lokke Rasmussen, brita princo Charles kaj aliaj ĉeestis al la inaŭguro. En la estontaj du tagoj, sume 130 ŝtataj suverenoj kaj registaraj gvidantoj sinsekve atingos Kopenhagon por partopreni en la finfina konferenco okazonta en la 18-a tago. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faros gravan parolon en la 17-a kaj eksplikos ĉinan starpunkton kaj porpledon en trakto de klimata ŝanĝiĝo kaj antaŭenpuŝo de ĉiflanka internacia kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto