Vizitu Forumon

Wen Jiabao atingis Kopenhagon por ĉeesti klimatan konferencon

(GMT+08:00) 2009-12-17 18:04:29

Vespere de la 16-a de decembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Kopenhagon, la ĉefurbon de Danio. Li ĉeestos al la kunveno de gvidantoj kadre de la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo.

Dum la aviadila veturo al Danio Wen Jiabao akceptis intervjuon de raportistoj. Li diris, ke lia ĉeesto al la kunveno montras, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo alte atentas la klimatan ŝanĝiĝon, kaj Ĉinio volas trakti la tutmondan defion kune kun la internacia socio per plej granda sincereco kaj decidemo.

La Klimata Konferenco jam venis en la lastan stadion. Dum la restado en Kopenhago Wen Jiabao faros gravan parolon, komplete eksplikos la starpunkton kaj proponojn de Ĉinio aktive trakti la klimatan ŝanĝiĝon kaj antaŭenpuŝi internacian kunlaboron pri klimata ŝanĝiĝo, kaj respektive intervidiĝos kun gvidantoj de iuj landoj. Wen Jiabao esperas, ke la konferenco atingu justan, racian, ekvilibran kaj efektivigeblan rezulton pro la kuna klopodo de diversaj flankoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto