Vizitu Forumon

Wen Jiabao: ekzistas kvin problemoj solvendaj en kopenhaga konferenco

(GMT+08:00) 2009-12-18 14:38:13

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la 17-a de decembro, ke ekzistas kvin problemoj solvendaj en la Kopenhaga Klimata Konferenco de UN.

Posttagmeze tiutage, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj He Yafei komunikis al amaskomunikiloj pri la intervidiĝo de ĉefministro Wen Jiabao kun gvidantoj de koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj. La ĉefministro diris, ke la intertraktado pri Bali-vojmapo iris jam du jarojn, la du laborgrupoj pri "Frama Konvencio de UN pri la Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo" jam havis ne malmultajn progresojn kaj akiris komunan konon. Tamen ankoraǔ ekzistas kvin ŝlosilaj problemoj solvendaj: unue, bazaj dokumentoj pri la intertraktado; due, la celo de redukto de ellaso de forceja gaso; trie, la kalkulebla, raportebla, ekzamenebla problemoj; kvare, longtempa celo; kaj kvine, la monrimedo. Nun la plej urĝa kaj plej ŝlosila estas rapidigo de interkonsiliĝado pri la dokumentoj.

He Yafei diris, ke ĉefministro Wen Jiabao venis al Kopenhago kun sincereco, fido kaj firmeco, kaj volontas kune kun diversaj flankoj akiri pozitivan atingon ĉe la fina momento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto