Vizitu Forumon

Wen Jiabao eksplikis ĉinan starpunkton en Kopenhago

(GMT+08:00) 2009-12-18 18:04:49

La 17-an de decembro laŭ la loka tempo en la danlanda ĉefurbo Kopenhago, ĉeestanta al konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis respektive kun brita ĉefministro Gordon Brow, germana ĉefministrino Angela Merkel kaj japana ĉefministro Hatoyama Yukio, kaj kolektive intervidiĝis kun maldiva prezidento Mohammed Nasheed, egiopa ĉefministro Meles Zenawi, bangladeŝa ĉefministrino Sheikh Hasina Wajed kaj asistanto de sudana prezidento Nafie Ali Nafie kaj tiel plu.

Wen Jiabao diris, ke lastatempe, multaj evoluintaj landoj elmetis kvantigon de la normo de redukto de la ellasa kvanto, ankaŭ iuj evoluantaj landoj elmetis celon pri sindependa redukto de ellasa kvanto, tio estas senprecedenca kaj signifas, ke internacia kunlaboro kontraŭ klimata ŝanĝiĝo gajnis novan progreson. La kopenhaga klimata konferenco jam eniris en la lastan tempon, diversaj flankoj devas fiksi komunan konon, strebi al komunaĵoj restigante diferencojn, alfronti la estontecon kaj alporti al la monda popolo fidon kaj esperon. Wen Jiabao montris, ke la ŝlosila punkto de trakto de klimata ŝanĝiĝo estas persisto en la principo de "komuna sed distinga devo". Diversaj landoj devas praktike plenumi proprajn promesojn, pliigi konfidon, sed ne suspekti unu alian, eĉ kontraŭstari. La ĉina flanko venkos ĉiujn malfacilojn kaj klopodi por realigi celon de regado de ellaso de forceja gaso. La ĉina laboro estas ne nur publika kaj travidebla, sed ankaŭ estas kontrolata de enlandaj leĝoj kaj publikopinioj, la ĉina flanko volas disvolvi internacian interfluon, dialogon kaj kunlaboron en la flanko de publikigo de informoj.

Gordon Brow, Angela Merkel kaj Hatoyama Yukio aktive taksis la ĉinan flankon pro ĝia klopodado por trakti klimatan ŝanĝiĝon, konigis proprajn konsiderojn pri intertraktado de la kopenhaga klimata konferenco, kaj esprimis, ke ili volas fortigi kunlaboron kun la ĉina flanko por ke la konferenco gajnu fruktojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto