Vizitu Forumon

Wen Jiabao intervidiĝis kun Barack Obama

(GMT+08:00) 2009-12-19 12:46:46

La 18-an de decembro en Kopenhago ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun usona prezidento Brack Obama.

Dum la intervidiĝo Wen Jiabao diris, ke klimata ŝanĝiĝo estas defio al la tuta mondo kaj ankaŭ grava kampo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono; grava punkto de la traktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo estas persisto en la principo de komuna, sed distinga devo; la ĉina registaro anoncis la celon regi ellason de ferceja gaso, tio montras sincerecon kaj decidemon de Ĉinio pozitive trakti klimatan ŝanĝiĝon kaj klopodi kune kun la internacia socio kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo; la ellaso-redukto de Ĉinio estas enlande kontrolata de leĝoj kaj popolopinioj; Ĉinio volas aktive fari internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn pri publikigo de koncernaj informoj; Ĉinio bonvenigas la usonan promeson finance helpi plej subevoluantajn landojn.

Barack Obama diris, ke traktante klimatan ŝanĝiĝon, oni devas sekvi la principon de komuna, sed distinga devo; la celo de Ĉinio regi la ellason de forceja gaso estas tre ambicia, profunde impresa kaj tre grava al la mondo; kiel evoluanta lando Ĉinio alfrontas defiojn disvolvi ekonomion kaj forigi malriĉecon, tial oni ne devas postuli al Ĉinio preni la paŝon, kiun evoluintaj landoj devas fari; Usono admiras Ĉinion, ke ĝi volas pliigi travideblecon de la memvola reduktado de la ellaso, kaj volas klopodi kune kun Ĉinio por ke la kopenhaga konferenco atingu pozitivan rezulton, kaj plifortigi longtempan kunlaboron pri klimata ŝanĝiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto